lunes, 6 de junio de 2016

Tutmonda reto de subteno kaj informo interŝanĝo.

Estas ĉiam bone, ke novaj retprojektoj kaj aplikoj provizas la eblon por agordi ilin en Esperanton. La bona ekzemplo estas Qwasap, tre interesa projekto integrita kun Telegramo.

Qwasap celas formi tutmondan reton de loka subteno kaj inform-interŝanĝo; estas diri, lok-bazitan reton.

Por sperti ĝian potencialan utilecon, unue vi devas instali Telegramon. Nu, tio estas jam interesa, ĉar Telegramo estas unu el la plej bonaj ekzistantaj tujmesaĝiloj.

Kiam vi jam havas Telegramon, vi povas serĉi @qwasapbot. Oni restas alklaki "aliĝi" kaj elekti la lingvon; nature, Esperanton. Nun dank’ al “helpo” butono paŝo post paŝo vi mem virtuale povos lokaliziĝi sur la tero.

Kiam vi faros ĉi tion, vi rajtos ricevi aŭ sendi mesaĝojn de kaj al aliaj uzantoj, kiuj estas lokitaj en la sama areo.

Qwasap ne malŝparas vian baterion aŭ poŝtelefonrimedojn.  Simple ĝi silente ekzistas en via Telegramo, ĝis kiam vi ricevos mesaĝon de alia uzanto aŭ vi volos uzi ĝin.

Vi povas uzi ĝin por peti helpon aŭ helpi al aliaj en via ĉiarkaŭaĵo. Fakte, la praktika uzado estas preskaŭ senlimaj.

Certe, Qwasap ĵus startis, tial estas malmultaj uzantoj, kiuj estas disvastigita en la tuta mondo. Sed, eble, Qwasap fariĝos esenca ilon por publika, malfermita kaj efika loka komunikado.

Vizitu la Qwasapretejon por pli informoj.

Telegramretejo.